Suferantoj
de la tertremo en la plagitaj regionoj en Sichuan-provinco bezonas
multege da tendoj.
 Antaŭtagmeze
de la 22-a de majo Hu Jintao prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato
de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Ĉinio por diskuti pri la laboro kontraŭ la tertremo kaj de savado
de suferantoj.
Posttagmeze
de la sama tago Hu Jintao flugis al Huzhou-urbo de Zhejiang-provinco
por ĉeloke enketi produktadon de tendoj. Atinginte Huzhou, Hu tuj
veturis al entreprenoj produktantaj tendojn, akompanate de lokaj
gvidantoj. Tie li iris en laborejojn por inspekti produktadon de
tendoj. Fininte la inspektadon al du entreprenoj, Hu tuj prezidis
kunsidon de direktoroj de la entreprenoj produktantaj tendojn kaj
postulis, ke ili plene disvolvu la solidarecan kaj kunlaboran spiriton,
dividu la ĉagrenon de la ŝtato kaj malĝojon kun la suferantaj popolanoj
kaj produktu tendojn kiel eble plej multe.
 En
la sama tago ĉefministro Wen Jiabao refoje flugis al plagita regiono
de Sichuan-provinco. Atinginte flughavenon de Mianyang je 10 minutoj
post la 17-a horo, li tuj flugis helikoptere al Tangjiashan akompanate
de vicĉefministro Hui Liangyu kaj Ma Kai, membro de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio, kaj aliaj personoj por rigardi la barlagon, viziti suferantojn
de la tertremo kaj armeanojn por la savado. Poste, li aŭte veturis
al Beichuan-mezlernejo por konsoli laborantojn ŝpucigantajn likvan
medikamenton por preventi epidemiojn. Vespere, ministro Wen prezidis
kunvenon de la ĉefkomandejo por speciale esplori forigon de danĝero
de barlagoj kaj postulis trakti ĝin aktive kaj kiel eble plej baldaŭ.
Samtempe, oni ankaŭ ellaboris planon por forigi danĝeron kaj transloki
popolanojn por garantii sekurecon de la tieaj popolanoj, armeanoj
kaj savantoj.
|