Aktualajhoj
 

Ĉina ĉefministro salutas lin

Estis li, kiu la unua gvidis 120 homojn al la tertreme trafita regiono de Sichuan, savis la vivon al 128 suferantoj, kontribuis 7.85 milionojn da juanoj, 2300 tendojn, 23 mil radio-ricevilojn, mil televidilojn, 1500 elektrajn ventumilojn, 8 mil tornistrojn... Ĉion ĉi faris Chen Guangbiao, honorata kiel "la unua filantropo de Ĉinio", kaj lia savtaĉmento sur la fronto kontraŭ la tertremo.

Li, direktoro de la Huangpu-a Limigita Kompanio de Utiligo de Renovigeblaj Materialoj, Jiangsu-provinco, multjare sin okupas pri filantropia afero. Pro lia bonfarado en savado post la tertremo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao alte taksis lin kaj esprimis al li grandan estimon.

Rapida reago

Informiĝinte pri la serioza tertremo okazinta en Wenchuan posttagmeze de la 12-a de majo, li tuj decidis sendi 60 maŝinojn kaj 120 manipulantojn al la tertreme plagitaj lokoj.

Je la 15-a horo de la 13-a de majo li atingis la urbon Dujiangyan, preskaǔ en la sama tempo kun armeaj savtaĉmentoj. En la 14-a de majo atingis Sichuan ĉiuj liaj 60 maŝinoj, inkluzive de fosmaŝinoj, buldozoj, gruoj k.a.

Disdono de mono

Matene de la 14-a de majo Chen pasis tra la gubernio Leigu, 5 kilometrojn for de Beichuan, kaj vidis pli ol 100 suferantojn atendi helpon apud vojo. Li tuj elaǔtiĝis kaj disdonis al ili monon. Vidante tion, multaj homoj larmis pro emocio.

"Ili estas tre kompatindaj. Mi helpas ilin laŭ mia ebleco," mallaǔte diris Chen.
En 20 tagoj post la tertremo Chen disdonis sume pli ol milionon da yuanoj al suferantoj de la plago.

Konkursi kun la tempo

En la unuaj tagoj post la tertremo, pro manko de grandaj maŝinoj armeanoj povis savi viktimojn nur per la manoj. Tiam multe efikis la maŝinoj de Chen, per kiuj ili povis savi ĉiutage 200 homojn el sub la ruinoj.

La 17-an de majo Chen kaj liaj 2 laborantoj savis per kriko 6 knabojn en 2 horoj.

La 18-an de majo Chen kun 11 fosmaŝinoj atingis la urbeton Yingxiu. Posttagmeze de la sama tago ili elfosis kontantan monon en sumo de 600 mil juanoj ĉe kampara kreditkooperativo kaj surloke donis ilin al la loka registaro.

Dum tiuj tagoj, por savi pli da suferantoj, Chen dormetis ĉiutage nur 3-4 horojn en aǔto. Kiam dormemo venis, li kaj iliaj kolegoj kantis la kanton Unuiĝo estas forto. Chen kaj lia savtaĉmento savis entute 128 vivojn.

Post kiam la bonfaroj de Chen estis dissenditaj surrete, retumantoj nomis lin "la unua filantropo de Ĉinio".

Wen Jiabao: mi salutas vin

Matene de la 23-a de majo Chen veturis de la urbo Chengdu al Mianyang por donaci radio-ricevilojn. En Jiuzhou-stadiono li hazarde renkontiĝis kun ĉefministro Wen Jiabao, kiu iras vidi instruistojn kaj lernantojn rekomencantajn lecionojn en tendoj. "Ĉu vi estas Chen Guangbiao? Mi jam antaǔ longe aǔdis pri vi. Vi estas entreprenisto konscienca kaj amoplena. Mi salutas kaj dankas vin. Entreprenistoj devas havi ne nur administran kapablecon, sed ankaǔ amon kaj animon. Dankon al vi ĉiuj!" diris Wen Jiabao, forte premante la manojn de Chen.

Chen diris al la ĉefministro: "Ni, entreprenistoj, ŝuldas grandan dankon por niaj hodiaǔaj atingoj al la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo. Kiam la ŝtato renkontas malfacilon, venas la momento provi nin, entreprenistojn. Helpi suferantojn tertreme plagitajn estas miaj devo kaj respondeco. Ni devas stari ĉe la fronto kaj dividi la malfacilon. Tio, kion mi faris, celas alporti la amon kaj prizorgon de la tutlanda popolo al la tertreme plagitaj lokoj."

Arkiveto de Chen Guangbiao

Li establis la Nankinan Limigitan Kompanion Jinweili pri Elektronikaj Medicinaj Instrumentoj en 1996 kaj la Huangpu-an Investan Limigitan Kompanion en 2000. En 10 jaroj li kontribuis al filantropaj institucioj monon kaj materialojn entute valorantajn 475 milionojn da juanoj, kaj 200 mil homoj ĝuis lian helpon. En 2007 li oferis entute 181 milionojn da juanoj. En 3 sinsekvaj jaroj li enlistiĝis en la unuaj 10 ĉinaj filantropoj kaj estas la plej juna filantropo de Ĉinio.