La 22-an de junio estis oficiale transdonita al uzado
la "energi-ŝpara domo" konstruigita de Pekino por helpi
regionon plagitan de tertremo. Laŭdire, tiu ĉi domo apartenas al
la Helpa Centro de Socia Bonstato de Yuanshi-urbeto de Shifang-urbo
de Sichuan-provinco. Oni konstruis ĝin per energi-ŝparaj materialoj
kaj instalis ankaŭ koncernajn energi-ŝparajn viv-ekipaĵojn, kiaj
energi-ŝparaj lampoj, akvo-ŝparaj fekujoj, sun-energiaj akvo-varmigiloj
kaj rubujoj. Tio estas la unua longe uzata domo konstruita post
la tertremo en Sichuan-provinco kaj oni povas uzi ĝin en la venontaj
30 jaroj.
|
|
|
Helpa
Centro de Socia Bonstato |
Suferantoj
de la tertremo loĝantaj
en la helpa centro |
En
la korto |
|
|
|
Instalado
de rubujo |
Instalado
de fenestro |
|
|