Aktualajhoj
 

Multe progresas konstruado de transiraj domoj en plagitaj lokoj

Multe progresas konstruado de transiraj domoj en tertreme plagitaj lokoj de Ĉinio.

Ĝis la 5-a de julio oni tie instalis 424800 kompletojn da transiraj domoj, 65500 kompletoj estas kaj estos instalataj.

Ĝis la 12-a horo de la 6-a de julio mortis 69196 homoj pro la tertremo en Wenchuan.

Je la sama horo de la sama tago pli ol 54.8 miliardojn da juanoj kontraŭ la tertremo investis diversnivelaj registaroj. En la tuta lando oni akceptis monon kaj materialojn kontribuitajn de diversaj socirondoj en- kaj eksterlandaj je la valoro de pli ol 56.6 miliardoj da juanoj kaj jam asignis pli ol 20.3 miliardojn da juanoj al la plagitaj lokoj.