 “Transirinte
la monteĝon, oni vidos la montpinton,” montrante al la monto alta
ĝis nuboj, Song Shanyu, estro de plotono de la Milita Regiono de
Jinan, diris: “La knabino plukinta florojn loĝas sur la montpinta
ebenejo.”
Frumatene de la 15-a de junio ni iris serĉi la knabineton,
sekvante Song Shanyu .
Ŝi estas 12-jara kaj nomiĝas He Qingrong. Antaŭ la
tertremo ŝi loĝis en Baixin-vilaĝo de Fangshi-urbeto en Qingchuan-gubernio.
La tertremo disfaligis ŝian domon kaj ŝi kune kun la patro kaj la
pli juna frato transloĝiĝis de monttalio al montsupro.
Hejmo sur montsupro
En la 27-a de majo Song Shanyu trovis la knabinon.
Tiutage li informiĝis dum savado en la vilaĝo, ke sur montsupro
loĝas homoj. Tio surprizis lin. Post 2-hora montgrimpado li kaj
liaj kolegoj vidis kabanon el arbaĵoj kaj plasta tuko.
La lito en la kabano estas el arbofolioj kaj la kuirforno
ekster la kabano el ŝtonoj. Ĉe la “enirejo” de la kabano staras
kelkaj boteloj plenaj de sovaĝaj floroj blankaj, palruĝaj, flavaj...
“Via hejmo fariĝis tia, kial vi ankoraŭ plukis florojn?”
demandis Song Shanyu.
La knabino pripensis kaj diris ridete: “Je la floroj,
mi vidis mian hejmon.”
Lernejo kun unu lernanto
La patrino de He Qingrong forpasis kaj ŝia patro malsaniĝis
je grava reŭmatismo antaŭ 6 jaroj. La tertremo disfaligis ŝian domon
kaj la postskuadoj malsupren rulis ŝtonojn de la supro de la monto.
“Ŝia patro moviĝas malfacile. Timante, ke li ne havos
tempon por eviti malsupren ruliĝantajn ŝtonojn, ili transloĝiĝis
supren de la monto,” diris Song Shanyu.
Song Shanyun kaj liaj kamaradoj starigis por ili tendon
kaj alportas al ili manĝaĵojn en ĉiu 2-a tago. Ili starigis ankaŭ
tendlernejon por He Qingrong kaj instruis al ŝi lingvon, matematikon,
naturon kaj muzikon.
“He estis elstara lernantino en sia klaso,” Song Shanyu diris: “Ŝi
diris al ni, ke ŝi tre deziras reveni al sia lernejo.”
Ŝi deziras fariĝi instruistino
 Post
transiro de la lasta montdeklivo ni vidis du tendojn: la verda estas
ŝia “hejmo” kaj la blua -- ŝia “lernejo”. Antaŭ la tendo staras
ruĝa flago kun kvin steloj.
Vidinte nekonatojn, la knabino forkuris por boligi
akvon. Ĉar ŝia frato estas tro juna, ŝi devas prepari manĝaĵojn,
porti akvon kaj lavi vestojn por la familianoj.
En la blua “lernejo” Song korektas hejmtaskon por ŝi.
En sia verko-ekzerco titolita “Mia idealo” ŝi skribis:
“Mi deziras fariĝi instruistino ne nur por mi mem, sed ankaŭ por
infanoj de la tuta mondo... Mi instruos infanojn en la kamparo.”
En la dua tagdeko de junio plejparto da floroj sur
la montpinto velkis. Suprenstreĉiĝante sur la piedpintoj He Qingrong
ŝiris kelkajn florojn de sur la arbosupro.
“Ĉu tiu floro havas pikaĵojn?” ni demandis: “Ĉu vi ne timas esti
pikita?”
“La floroj kun pikaĵoj estas tre belaj”, ŝi respondis.
|