Du fratinoj en Wenchuan: Guangdong ĉiam estos nia dua hejmloko

de DUAN FEIPING

Du fratinoj kaj iliaj gepatroj

La 23-an de januaro 2010 okazis en Longxi-urbeto en Wenchuan-gubernio, trafita de la tertremo maje 2008, ŝlosilo-transdona ceremonio de la urbeto helpe konstruita de Zhanjiang, Guangdong-provinco. En la ceremonio du ĉjang-naciaj fratinoj altiris rigardojn de ĉeestantoj pro ilia kanto kaj danco. Ili estas Zhu Yaoyao kaj Cheng Lu en la Unua Mezlernejo de Wenchuan.

Zhu Yaoyao kaj Cheng Lu estas sangofratinoj, tamen ili havas malsaman familian nomon. Pli juna fratino Cheng Lu diris kun rideto: “Mia fratino portas familian nomon de mia patro kaj mi, tiun de la patrino, tio estas por justeco kiel diris mia patro.”

Zhu Yaoyao montras sian leteron skribantan al Wang Yang.

Kiam okazis la tertremo la 12-an de majo 2008 du fratinoj havis lecionon en Sangping-mezlernejo. Gvidite de instruistoj pli ol 1300 lernantoj de la lernejo sekure translokiĝis al alta kaj ebena loko en Wenchuan. Pro ter-moviĝo kaj aliaj sekundaraj katastrofoj kaŭzitaj de la tertremo, ĉiuj loĝantoj en Longxi-urbeto translokiĝis al alia loko. La lernantoj kaj instruistoj de Sangping-mezlernejo translokiĝis al Guangdong-provinco kaj rekomencis lecionojn en Biguiyuan-lernejo en Wuyi de la urbo Jiangmen la 1-an de septembro 2008. En la 1-a de septembro 2009 ili revenis al sia propra lernejo rekonstruita en Longxi.

Rememorante la vivon en Guangdong Zhu Yaoyao diris al raportisto: “Guangdong-aj onkl(in)oj estas tre afablaj. Ili ofte donis al ni manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj vivbezonaĵojn. Ili tre zorgis pri nia vivo kaj invitis kuiristojn el Sichuan prepari manĝaĵojn por ni. Kiam venis festo ili donacis al ni memoraĵon. En la Patrina Tago ili eĉ aranĝis por ni televidan interbabilon kun nia patrino. Por mi plej impresa estas onklo Wang Yang, sekretario de la Kompartia Komitato de Guangdong-provinco. En la pasinta majo onklo Wang vizitis nian lernejon kaj mi kiel unu el la reprezentantoj de la lernantoj feliĉe vidis lin. Li donacis al mi libron Vizaĝe al katastrofo, ni devas esti fortaj kaj kuraĝigis min diligente lerni. Li esperis, ke mi fariĝos studentino en universitato de Guangdong kaj revenos al Sichuan post diplomiĝo por konstrui mian hejmlokon. Ni promesis, ke en la 12-a de majo post 30 jaroj ni skribos leteron unu al la alia por dividi nian sperton en laboro kaj lernado. Li esperis ankaŭ, ke mi letere rakontos al li novan aspekton de la plagitaj lokoj. Decembre 2009 onklo Wang vizitis nian lernejon dum inspektado en Longxi-urbeto. Li vere ne forgesis nin!"

Du fratinoj en ŝlosilo-transdona ceremonio

Pri estonteca idealo du fratinoj senhezite diris: “Ni volas armeaniĝi kaj fariĝi artaj soldatinoj. En savado post la tertremo la armeanoj estis tre bravaj. Ni kantos kaj dancos por ili!”

En la ŝlosilo-transdona ceremonio du fratinoj dancis kaj kantis kun plena korĝojo. Ili diris: “Ni volas esprimi per kanto kaj danco nian dankon al onkl(in)oj de Guangdong, nia dua hejmloko por ĉiam!”

(Redaktoro: Niu Xueqin)