Memora aktivado okazinta en la tertreme plagita Wenchuan, Sichuan

La 12-a de majo estis la 2-a datreveno de la serioza tertremo okazinta en Wenchuan, Sichuan-provinco de Ĉinio. La urbeta registaro de la epicentra regiono Yingxiu, la Dongguan-a Helpa Konstrua Taĉmento el Guangdong-provinco, ties konstruantoj kaj lokanoj okazigis aktivadon “Memore al la pasinteco kaj vizaĝe al la estonteco” kaj floro-prezentadon, memore al la viktimoj de la tertremo kaj al la martiroj de la posttertrema savado.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua