Trafika rekonstruado post la tertremo en Wenchuan

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI



 

Du jaroj forpasis post la serioza tertremo okazinta la 12-an de majo, 2008, en Wenchuan de Sichuan-provinco, Ĉinio. Nun oni tre zorgas pri la vivo de la tiea popolo kaj rekonstruado.

Komence de la kuranta jaro mi vizitis la tertreme plagitan lokon Wenchuan. Tra fenestro de aŭto, mi vidis, ke helptaĉmentoj el diversaj lokoj kaj riparas la ŝoseon de Dujiangyan al Wenchuan kaj konstruas la novan. Parto post parto da tute nova pavimita ŝoseo anstataǔis la detruitan. Raportisto, kiu faris viziton al la loko en la pasinta jaro, diris, ke la loko havis grandegajn ŝanĝiĝojn, kvankam videblas ankoraŭ ŝtonegoj falintaj de sur montoj ĉe la transa bordo de Minjiang-rivero, kaj forlasitaj ŝoseoj kaj pontoj, tamen nun oni povas veturi sur la ŝoseo kun rapideco de 80 k/h. Jen, oni kreis novan rekordon en la historio de vojo-konstruado en montaro de Ĉinio.

Redaktoroj:Su Yijun kaj Wang Lihua