La Ĝenerala Administracio de Kvalito-Kontrolado, Inspektado kaj Kvarantenado de Ĉinio eldonis kronikon de kontraŭtertrema savado en Wenchuan


Prezentado de la libro

Memore al la 2-a datreveno de la tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco, okazis en Pekino la 12-an de majo la publikiga ceremonio de la “Kroniko de kontraŭtertrema savado en Wenchuan de la Ĝenerala Administracio de Kvalito-Kontrolado, Inspektado kaj Kvarantenado de Ĉinio”. La libro el pli ol 600 mil ideogramoj faras fidelajn notojn pri la kontraŭtertrema laboro de la kvalito-kontrola, inspekta kaj kvarantena departementoj.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua