Foto-ekspozicio de orfoj de Wenchuan-tertremo en Pekino


En la ekspozicio
He Wendong prezentas siajn fotojn.

Memore al la 2-a datreveno de la serioza tertremo okazinta en Wenchuan, Sichuan-provinco, inaŭguriĝis en Pekino la 6-an de majo 2010 la foto-ekspozicio de orfoj de Wenchuan-tertremo kun la temo “Infanoj en matenlumo”, gvidata de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio kaj gastigata de la Ĉina Viv-Filantropia Fonduso. En la ekspozicio eksponas pli ol 60 fotoj pri la ĉiutagaj lernado kaj vivo post la tertremo. La fotoj estis faritaj de 6 orfoj de Wenchuan-tertremo, kiuj ĝuas subvencion de la Ĉina Vivo-Filantropia Fonduso.

La aŭtoroj de la fotoj estas orfoj Liao Cen, He Wendong, He Meijun, Liu Mingfu, Wang Haiyi kaj Wang Xi. La plej aĝa el ili estas 14-jara kaj la plej juna -- nur 8-jara. La pli ol 60 fotoj estis elektitaj el la pli ol 9 mil fotoj faritaj de la infanoj en la pasinta jaro. La fotoj montras tra lensoj de infanoj la vivon kaj lernadon de geknaboj en posttertrema rekonstruado, precipe la scenojn, ke ili iris iom post iom el la tertrema ombro kaj iras al la novaj lernejo kaj hejmo, kaj samtempe transdonas esperon al la infanoj de la tertreme plagita loko Yushu, Qinghai-provinco: “Estos nova hejmo kaj nova lernejo”.

La ekspozicio senpage malfermas sin al la publiko ĝis la 6-a de junio.

“Kison al la printempo” fotita de He Meijun
“Lernado en mateno” fotita de He Wendong
“Knabo en matenlumo” fotita de He Wendong
     
“Rigardo al supro” fotita de He Wendong
“En mateno” fotita de He Wendong
“Nova tablotenisa tablo en la vilaĝo de
Novjaraj Bildoj” fotita de Liao Cen
     
“Suprensalto por ŝoti” fotita de Liao Cen
“Bebo en la sino” fotita de Liu Mingfu
“Hejmenreveno” fotita de Liu Mingfu
     
“Mi volas flugi” fotita de Liu Mingfu
“Knabo kaj bebo” fotita de Wang Haiyi
“Hirundeto” fotita de Wang Xi
     
“Patrino kaj fileto” fotita de Wang Xi
“Vestolavado” fotita de Wang Xi
 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua