Nova hejmo de grandaj pandoj

de ZHANG MEIZHI


La bazo por grandaj pandoj en Bifeng-valo de Ya' an

La plej juna granda pando en Bifeng-valo

Grandaj pandoj dormantaj

Ya' an de la provinco Sichuan, Ĉinio, troviĝas ĉe norda latitudo 30 kun humida klimato. Dank' al abundo da pluvoj tie prosperas arbaroj kaj bambuaroj. Pro tio la loko fariĝis nova hejmo de grandaj pandoj, trezoroj de Ĉinio.

Post la serioza tertremo okazinta en Wenchuan en 2008, tie vivas kelkdek grandaj pandoj venintaj el Wolong de Aba-subprovinco, Sichuan.

Nuntempe estas pli ol 300 grandaj pandoj en la bazo por grandaj pandoj situanta en Bifeng-valo de Ya' an, inkl. de pli ol 200 grandaj pandoj, kiuj vivas ekster la rezervejo.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua