Gaja vivo de infanoj naskitaj en Shifang post la tertremo

de JIN LIWANG


Infanoj naskitaj en la templo kolektive festas sian 2-jaran naskiĝtagon.

Infanoj atendas manĝadon laǔvice


En leciono


Ludado kune kun siaj gepatroj

Ludado kune kun siaj gepatroj

La granda tertremo en Wenchuan de Sichuan-provindo, Ĉinio, la 12-an de majo 2008 detruis domon de la Hospitalo por Patrinoj kaj Infanoj en Shifang de Sichuan, kaj oni aranĝis la akuŝontinojn en la najbaran antikvan Arajata Templon. Tieaj litoj por sidi en meditado fariĝis litoj por akuŝo kaj kuirejoj fariĝis akuŝĉambroj. De la 13-a de majo ĝis la 7-a de aǔgusto, kiam la simpla hospitalo estis finkonstruita, 108 beboj naskiĝis en la templo. 

La 12-an de aprilo 2011 mi venis al la Tria Infanĝardeno de Shifang, kie lernas infanoj naskitaj en la templo, kaj konis ilian gajan vivon.

La infanĝardeno monhepita de dalian-aj entreprenistoj je 1.6 milionoj da juanoj kaj de Pekino je 2.4 milionoj da juanoj estis finkonstruita kaj funkciigita septembre 2010. Ĝi povas akcepti 270 infanojn.

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin)