La Muzeo kontraŭ Tertremo akceptis la unuan donacon de privatulo

de ANYUAN


Ma Chuqing kaj liaj taglibroj

Taglibroj de Ma Chuqing

La 11-an de majo Ma Chuqing, emerita instruisto en la urbo Dujiangyan de Sichuan-provinco, Ĉinio, trafita de la granda tertremo en la 12-a de majo 2008, donis siajn 12 taglibrojn kun 250 mil ĉinaj ideografiaĵoj pri la tertremo al Li Mingbin, estro de la Muzeo kontraŭ Tertremo. Ĝi estas la unua valora objekto donacita de privatulo post malfermo de la muzeo.

La taglibroj estas notoj de ordinara civitano pri la savado kaj rekonstruado post okazo de la tertremo. Per ili Ma Chuqing notis la neordinarajn tagojn kaj noktojn spertitajn de li mem, siajn sentojn kaj ŝanĝon en la vivo post la tertremo. Ŝajnas al li, ke la taglibroj estas riĉaĵoj pli valoraj ol la vivo. Li skribis en la lasta artikolo de la taglibro: "Hodiaǔ estas festinda tago kaj en tiu tago malfermiĝis la Muzeo kontraŭ Tertremo okaze de la 3-jara datreveno de la granda tertremo en la 12-a de majo, 2008. Jen estas mia lasta teksto, per kiu mi finos mian 3-jaran notadon pri la tertremo."

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin