Plenumitaj 95% de la projektoj por rekonstruo post la tertremo en Wenchuan


Mu Hong en gazetara konferenco pri posttertremarekonstruado en Wenchuan

Mu Hong, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, esprimis en la gazetara konferenco de la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri la situacio de la rekonstruo post la tertremo en Wenchuan okazinta en la 10-a de majo, ke estis plenumitaj 95% de la projektoj por rekonstruo post la tertremo en Wenchuan.

Mu Hong diris, ke la 12-an de majo, 2008, okazis en Wenchuan la serioza tertremo konsterninta la mondon. Tio estis la plej granda tertremo post la fondiĝo de la nova Ĉinio.


Komerca strato en la nova Beichuan-gubernio

Mu Hong diris ankaŭ, ke la centra registaro kaj la ŝtata konsilantaro investis 302.6 miliardojn da juanoj el la centra financo kiel fonduson por la postkatastrofa rekonstruado, kaj samtempe decidis starigi unu-al-alian helpan sistemon. 19 provincoj kaj urboj, superregantaj malfacilojn alportitajn de la internacia financa krizo, kolektis grandan kvanton da fortoj financa, materiala, homa kaj intelekta kaj plenforte helpis la katastrofe plagitajn lokojn en rekonstruado. Ĉe la fino de septembro, 2010, fundamente plenumiĝis la projektoj de rekonstruado respondecataj rekte de la helpantaj provincoj kaj municipoj, krome, la lastaj starigis longtempan kunlaboran sistemon kun la helpitaj lokoj.


La nova urbero Hongbai ĉe montpiedo, transmonta najbaro de Wenchuan

Mu Hong montris, ke post pli-ol-du-jara luktado tage kaj nokte la postkatastrofa rekonstruado realigis la celon plenumi la tri-jaran taskon en du jaroj ĉe la fino de septembro, 2010. Nuntempe, la plenumitaj projektoj konsistigis 95% de la laŭplana projektaro rekonstruada.

En la provincoj Sichuan, Gansu kaj Shaanxi finkonstruiĝis kamparanaj loĝdomoj por 1.9085 milionoj da familioj, urbanaj loĝdomoj por 288.3 mil familioj, 3839 lernejoj, 2169 higienaj kaj sanigaj establaĵoj kaj pli ol 5 mil bazaj instalaĵoj. Aroj da serioze plagitaj gubernioj, urbetoj kaj vilaĝoj renovigis sian aspekton. Post finkonstruado de loĝdomoj, lernejoj, hospitaloj kaj bazaj publikaj instalaĵoj ankaŭ aliaj speciale planitaj projektoj proksimiĝis al la fino. Dum postkatastrofa rekonstruado bone eksplikitis la science disvolva ideologio pri unueca aranĝo de urboj kaj kamparo, kultura medio en ekonomia socio, harmonio k. a.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua