Malfermiĝis la Memorhalo kontraŭ la Tertremo


Inaŭguro de la memorhalo

Vizitantoj en la memorhalo en la unua tago de la malfermo de la memorhalo.


Lernantoj de mezlernejo en la memorhalo

La 11-an de majo malfermiĝis la "Memorhalo kontraŭ la Tertremo en la 12-a de Majo, 2008" en Anren-urbeto de Chengdu, Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La memorhalo kun aero de 14000 kvadrataj metroj estas en simpla tamen grandioza stilo. La vojo antaŭ la halo el rulŝtonetoj aludas la difektiĝon far la tertremo, kaj la 56 kolonoj antaŭ la vestiblo ankaŭ simbolas la fortan memfidon kaj potencon de la ĉina popolo. La ekspozico en la memorhalo kun la titolo "Ununiĝu en unu animo kontraŭ la tertremo" tutflanke manifestas la heroecon de la popoloj kontraŭ la katastrofo.

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji