Reago de legantoj al la tertremo en Sichuan (I)

Augusto Casquero (Hispanio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio):

Karaj,

Jen bela foto farita okaze de la tertremo okazinta en Ĉinio, en la Universitato pri Sportoj de Kantono, omaĝe al la viktimoj, de la studentaro de la universitato, kie lernas unu el miaj lernantinoj de Esperanto kaj la hispana lingvo. La studentoj organizis tiun metadon de kandeloj kiel omaĝon, La cifero estas la 12-a de majo (5.12), dato de la tertremo, ene de granda koro formita de la studentoj mem. La studentoj ankaŭ donis sangon kaj monon.

Probal Dasgupta (Hindio, prezidanto de UEA):

Estimataj,

Mi aliĝas al la bedaŭresprimoj de Renato, Hori-san kaj aliaj pro la lastatempaj naturkatastrofoj.

Renato skribis: Bonvolu memori ĉiam, ke ekzistas Fondaĵo ĉe UEA por helpi esperantistajn viktimojn en tiaj okazoj.

Por peti aktivigon de tiu Fondaĵo por konkreta kazo, oni bonvolu skribi al la direktoro de la Centra Oficejo, Osmo Buller <direktoro@co.uea.org >, <http://co.uea.org/>, kiu faros la necesajn plu-sendojn.

Se iu volos fari konkretan peton, necesos sufiĉe precizaj detaloj por ke la helpo rapide atingu esperantistajn viktimojn.

Renato Corsetti (Italio, eksa prezidanto de UEA):

Mi aliĝas malfrue al ĉiuj bedaŭro-esprimoj pri la tertremo en Ĉinujo. Mi mem bedaŭras, ke ni povas fari nenion por helpi en ĉi tiu situacio. Bonvolu memori ĉiam, ke ekzistas Fondaĵo ĉe UEA por helpi esperantistajn viktimojn en tiaj okazoj.

Hideki Harada (ĉefdelegito de UEA por Japanio):

Kara amiko Yu Tao,

Japanaj tagĵurnaloj kaj televidoj informas kiel la ĉefan novaĵon pri la grandega tertremo, kiu okazis hieraŭ en Sichan-provinco. Nombro de la mortintoj kaj vunditoj pli kaj pli multiĝas ĉe laŭvicaj raportoj.

Ĉu ne estas viaj konatoj, kiuj suferas aŭ pereis pro tiu tertremo? Mi sincere esprimas mian simpation al la suferantoj kaj iliaj familianoj kun solidara sento. Sed mi esperas ke plej baldaŭ ili revenos en normalan vivon.

HORI Yasuo (Japanio, eksa prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado):

Karaj ĉinaj amikoj,

Mi spektas televidan novaĵon kun maltrankvilo pro la pliiĝanta nombro de viktimoj.

Mi memoras, ke nepalaj esperantistoj, kiuj celis la IJK-on en Vjetnamio, estis bonvenigitaj de la tieaj esperantistoj survoje al Hanojo. Mi esperas, ke la tertremo ne trafis ilin.

Ĉesigu ĉiujn militojn, kaj direktu nin al Mjanmaro kaj Ĉinio por savi la viktimojn.

LEE Jung-kee (prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado):

Kun granda malĝojo mi informiĝis pri la tertremo el Sichuan. Sed mi firme kredas, ke vi, ĉinoj kuraĝe kaj saĝe survenkos tian malĝojon.