Printempa Festo en la pasintaj 30 jaroj

Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de Ĉinio. Pro politiko de reformado kaj pordomalfermo komencita en 1978, iom post iom altiĝis la vivnivelo de la popolo.

En la pasintaj 30 jaroj pro altiĝo de nacia forto, ŝanĝiĝis la festmanieroj de la Printempa Festo: iuj familioj vespermanĝas en restoracioj anstataŭ en siaj hejmoj; iuj familioj turismas anstataŭ resti hejme; iuj sendas elektronikan salutkarton aŭ poŝtelefonan mesaĝon anstataŭ poŝtsendata salutkarto. Novaj manieroj de la festado donas novan guston al la tradicia festo, tamen neniam ŝanĝiĝas la feliĉa kaj harmonia atmosfero de familia renkontiĝo.

En la Unua Ĉiovendejo de Ŝanhajo
dum la Printempa Festo en 1978.
Manĝaĵo-vendejo en Pekino dum la
Printempa Festo en 1978.
Element-lernejanoj de kamparo en
Shanxi-a provinco prezentas dum
la Printempa Festo de 1978.
Japanoj gastas en hejmo de Hou Guihai
en urbo Taiyuan, Shanxi-provinco dum
la Printempa Festo en 1984.
La Kvara Foiro de Agrikulturaj Produktoj dum la Printempa Festo okazis en la Agrikultura Ekspoziciejo de Ĉinio, 1988.
En legomkorbo estas ankaŭ freŝaj
floroj en la Printempa Festo en 1988.
Jaŭ-oj en urbo Qingyuan, Guangdong-provinco celebras la Printempan Feston kun lokaj hanoj en 1995.
Sendi novjarajn mesaĝojn al familianoj
kaj amikoj per interreto fariĝis modo en
la Printempa Festo en 1998.
Jaŭ-oj de Guangxi-provinco celebras
la Printempan Feston en 1998.
Kalendaro kun personaj fotoj allogas
multajn pekinanojn en la Printempa
Festo en 1998.
Pli kaj pli da homoj sin amuzas per
sporto en la Printempa Festo en 2006.
Artmetiisto faras "suker-figureton" en Templa Foiro en la Printempa Festo en 2008.
Oni spektas glaciajn skulptaĵojn en la Printempa Festo en 2008.