Lastatempe Hui
Liangyu, ĉina vicĉefministro kaj honora prezidanto de la Organiza
Komitato de la Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj, emfazis, ke koncernaj
regionoj kaj departementoj devas fari bonan preparon por garantii
plenan sukceson de la Specialaj Olimpikoj okazontaj en Ŝanhajo
en 2007.
Hui postulis, ke utiligante tiun bonan ŝancon,
diversnivelaj registaroj kaj koncernaj unuoj kreu bonan etoson
por ke la tuta socio subtenu kaj akcelu la disvolvon de la
Specialaj Olimpikoj kaj la aferoj de handikapuloj.
|