La
27-an de marto la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
oficiale publikigis en Pekino desegnon de medaloj de la Pekinaj
Olimpikoj 500 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008.
Laŭ
tiu ĉi desegno, la medaloj havas 70 milimetrojn en la diametro
kaj 6 milimetrojn en la dikeco. Fronte de la medaloj estas
desegnaĵo, difinita de la Internacia Olimpika Komitato kaj
prezentanta la helenan venko-diinon Nike starantan kun flugiloj
kaj la helenan arenon Panathinaikos, kaj dorse de la medaloj
— inkrustita jado kun metala desegnaĵo kaj emblemo de la Pekinaj
Olimpikoj en la mezo.
|