La 28-an de marto la gazetara
centro de la Pekinaj Olimpikoj okazigis gazetaran konferencon.
Wu Jingjun, ĉefinĝeniero de la konstrua komandejo de la Pekinaj
Olimpikoj en 2008, informis pri la konstruado de la olimpikaj
sportejoj. Post la konferenco, ĉ. 140 en- kaj eksterlandaj
raportistoj intervjuis en la konstruata sportejo de surakvaj
sportobranĉoj de la Pekinaj Olimpikoj en Shunyi-distrikto,
Pekino.
|