Olimpikoj


 

Venas al ni la Pekinaj Olimpikoj

de CHENG TIELIANG


La 13-an de julio 2001, kiam Pekino estis elektita kiel gastiganto de la Someraj Olimpikoj de 2008, studentoj atendantaj tiun informon ĉe la Jarcenta Altaro en Pekino emocie saltiĝis. Ekde tiu tago multaj homoj diversmaniere esprimas siajn sopiron kaj amon al la Olimpikoj.

Cheng Tieliang, fotografisto de la Ĵurnalo de Pekina Junularo, per diversaj fotoj montras la sopiron de ĉinoj al la Pekinaj Olimpikoj en 2008.