Se oni prenas unu tagon de la
preparado de la Pekinaj Olimpikoj kiel unu paŝon al ĝia malfermo
en 2008, do je 8:08 vespere de la 26-a de marto, 2007, nur
500 paŝoj al la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj restas antaŭ
ni. Ĉinoj per siaj propraj maniero kaj agado esprimas sian
aspiron al la Olimpikoj.
Melongeno konsistigas la nigran
ringon, celerio la verdan, printempa cepo la flavan... per
diversaj legomoj dekkelkaj pekinaj loĝantoj faris Kvin Olimpikajn
Ringojn kun longeco de 2.2 metroj kaj alteco de 1 metro. Tiumaniere
la pekinanoj festis alvenon de la 500-a tago antaŭ la Olimpikoj.
Okazis en Chaoyang-parko, Pekino,
la "Longa Piedirado en Printempo de 2007" kun la
temo "ĉiuj partoprenas kaj ĝoje vivas". Akompanate
de tamburado, dek mil popolanoj en vestoj de ruĝa, flava,
blua, verda kaj nigra koloroj komencis longan piediradon je
18 kilometroj.
... kvar, tri, du, unu, en hurao
de centoj da amaspopolanoj legiĝis la vortojn "500 tagoj"
sur la antaŭkalkula tabulo de la Pekinaj Olimpikoj oriente
de Tian'anmen-placo kaj antaŭ la Ŝtata Muzeo de Ĉinio. La
Pekinaj Olimpikoj inaŭgurotaj en la 8-a de aŭgusto 2008 pli
kaj pli proksimiĝas.
|