La
15-an de aprilo la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj
publikigis, ke komenciĝis mondsfere vendado de la biletoj
por la Pekinaj Olimpikoj. Loĝantoj en Ĉinio povas aboni ĉe
la oficiala retejo de la Pekinaj Olimpikoj aŭ 1000 biletejoj
de la Ĉina Banko, kaj tiuj kiuj loĝas ekster Ĉinio povas peti
Olimpikajn Komitatojn de siaj landoj aŭ regionoj.
Laŭ kalkulo pri la kapacitoj de la
sportejoj kaj antaŭkalkulo pri la tagordoj de konkursoj, 7
milionoj da biletoj estos aĉeteblaj, inkluzive de 60 mil por
la inaŭguro.
Junie aŭ julie de 2008 la organiza
komitato komencos distribui la biletojn. Biletoj ekster Ĉinio
estos distribuataj de lokaj agentejoj de la Olimpikoj.
|