Pekino
- gastiganta urbo
Kiel
ĉefurbo de Ĉinio, Pekino estas la centro de politiko, kulturo,
trafiko, turismo kaj internacia interŝanĝo. Oni povas percepti
ne nur sublimecon de imperiestraj palacoj sed ankaŭ vivplenecon
kaj modernecon de la metropolo. Pro gastigo de la Pekinaj
Olimpikoj, Pekino montros sian ĉarmon al la tuta mondo.
Qingdao
por velado
Qingdao estas ĉemara urbo kaj unu
el la plej frue malfermitaj ĉemaraj urboj en Ĉinio. Ĝi prestiĝas
pro belaj pejzaĝoj kaj agrabla klimato. La marbordo de Qingdao
longas je 870 kilometroj, tio liveras bonan cirkonstancon
por velado.
Hongkong
por ĉevala vetkuro
Hongkong estas mondfama moderna
urbego kun naturdotita beleco kaj artaj belaĵoj, kaj ankaŭ
internacia financa metropolo kun libera komerca haveno. Pro
ĝenerala ŝato de la urbanoj al vetkuro de ĉevaloj, Hongkong
havas unuaklasan hipodromon.
Tianjin
por futbalo
Tianjin,
unu el la kvar municipoj sub la centra registaro de Ĉinio,
estas internacia haveno kaj plej granda ekonomia kaj komerca
centro en norda Ĉinio. Ĝi abundas je diversaj produktaĵoj,
kolorriĉa kulturo kaj restaĵoj de moderna historio. Pro tio
ĝi estas ankaŭ turisma urbo.
Ŝanhajo
por futbalo
Ŝanhajo, plej granda ekonomia centro
kaj mondfama haveno de Ĉinio, ludas gravan rolon en la ekonomia
disvolviĝo de Ĉinio. Kun ekzota kaj origina fizionomio de
la urbo, ĝi allogas en- kaj eksterlandajn turistojn per sia
kulturo kaj historio.
Shenyang
por futbalo
Shenyang
estas unu el la grandaj urboj kaj gravaj industriaj bazoj
de Ĉinio kaj ankaŭ centro ekonomia, kultura, teknologia, komerca,
financa kaj trafika de nordorienta Ĉinio. Ĝi havas plej grandan
civilan flughavenon en nordorienta Ĉinio. La urbanoj arde
amas futbalon.
Qinhuangdao
por futbalo
Qinhuangdao estas fama komerca havenurbo
de Ĉinio. Ĝi havas nefrostiĝan havenon unikan en norda Ĉinio
kaj komercas kun pli ol 100 landoj kaj regionoj. La urbo estas
tre fama somerumejo riĉa je lokaj produktaĵoj kaj belaj vidindaĵoj,
kaj kun agrabla klimato.
|