 La
25-an de marto, 500 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008,
okazis en Pekino la "Longa Piedirado en Printempo de
2007" kun la temo "ĉiuj partoprenas kaj ĝoje vivas".
Ĝin partoprenis Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj kaj dek miloj da homoj el diversaj
rondoj en Pekino, diplomatoj de pli ol 40 ambasadorejoj en
Ĉinio, fremdlandaj studentoj lernantaj en Ĉinio, funkciantoj
kaj laborantoj de institucioj investitaj de fremdlandaj kapitaloj
ktp.
 La
distanco de la piedirado estas 18 kilometroj, kaj la organiza
komitato aranĝis laŭlonge de la vojo ludojn, artan prezentadon
kaj ekspoziciajn tabulojn pri la Pekinaj Olimpikoj.
La plej maljuna partoprenanto estas 87-jara kaj
la plej juna 6-monata en la sino de la patrino. Ĉ. 80% de
la partoprenantoj sukcese iris la tutan vojon.
Al ĝi servis multaj kandidatoj de volontuloj
por la Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
|