 En
la rubriko Konstruado de Sportejoj de TTT-ejo de la Pekinaj
Olimpikoj estas mapo signanta situon de la sportejoj por la
Pekinaj Olimpikoj. Nun tiuj sportejoj fariĝis novaj vidindaĵoj
de Pekino.
Okaze de 500 tagoj antaŭ la Pekinaj Olimpikoj
la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj organizis raportistojn
por viziti sportejojn por la Pekinaj Olimpikoj. En Pekino
estas 31 sportejoj. 11 el ili estas novaj kaj la aliaj estas
rekonstruitaj. La sportejoj kun sia propra stilo inkluzivas
“birdkaĝon”, “Akvan Kubon”, Ŝtatan Sporthalon de Ĉinio en
formo de ventumilo, Sporthalon de la Pekina Politekniko por
matĉoj de ĵudo kaj taekuondo, Sporthalon de Pekina Industria
Universitato por konkursoj de volano, Biciklan Sporthalon,
Boatoparkejon en formo de ondo en Akvosporta Centro en Shunyi-distrikto.
 Tiuj
sportaj konstruaĵoj enkorpigas tri ideojn de la Pekinaj Olimpikoj
- "verdaj Olimpikoj", "altateknologiaj Olimpikoj"
kaj "humanismaj Olimpikoj". Ni prezentos al vi kelkajn
el ili.
|