La 19-an de aprilo fermiĝis en Pekino la 8-a Plena Konferenco
de la Kunordiga Komitato de Internacia Olimpika Komitato por
la 29-aj Olimpikoj. Dum la tritaga konferenco, la komitato
kaj la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj okazigis
9 laborgrupajn kunvenojn kaj 45 publikajn kunvenojn pri medio,
funkciado de amaskomunikiloj, servo al spektantoj, teama konstruado,
olimpika familio kaj aliaj 46 temoj.
En la fermo Hein Verbruggen, prezidanto de la
kunordiga komitato, diris, ke la profesia nivelo de la prepara
teamo por la Pekinaj Olimpikoj refoje donis al la komitatanoj
profundan impreson. Ĉiu konferenco de la komitato pliigas
la fidon de la Internacia Olimpika Komitato pri sukcesigo
de la Olimpikoj en 2008.
|