Vespere de la 26-a de aprilo oni publikigis en Pekino la desegnon
de la torĉo de la 29-aj Olimpikoj de 2008 en Pekino kaj la
itineron irotan de la torĉo.
Sankciita
de la Internacia Olimpika Komitato, la projekto de la torĉo
estis bazita sur la ĉina tradicia desegna formo de nubofloko
kaj la formo de paperrulo. Laŭ plano la transdonado de la
torĉo komenciĝos la 31-an de marto de 2008, kaj daŭros 130
tagoj kaj la itinero longas ĉirkaŭ 137 mil kilometrojn. La
torĉo atingos ankaŭ Ĉomolangma-montpinton, la plej altan en
la mondo, kaj Taibei, ĉefurbo de Taiwan-provinco, Ĉinio.
|