La 19-an de majo Li Zechun, specialisto de meteologio
kaj akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio, diris,
ke en la vetera prognozo dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008,
oni ne povas uzi ambiguajn vortojn, ekzemple "probabla
ebleco de pluvo", sed devas certigi pluvon aŭ nepluvon
en konkretaj sportejoj kaj precizigi la tempon de pluvo je
minutoj kaj horo.
Li diris, ke aŭgusto en Pekino estas pluvoza,
kaj tiam pluvas ofte, nome pluvas en ĉiu tria tago, kaj kvarono
de la fojoj de pluvo estas tondra ŝtormo. Laŭ la internacia
kutima faro, se okazos pluvo dum la matĉo de la Olimpikoj,
oni devas malaperigi ĝin. Kompare kun la ordinara vetera prognozo
pri venontaj 24 horoj, oni devas prognozi tion antaŭ 3 tagoj,
kaj anoncas prognozon en ĉiu tria horo. La enhavo de vetera
prognozo inkluzivas gradojn de venta forteco kaj humideco.
|