Olimpikoj


 

En la tago unu jaron antaŭ la Pekinaj Olimpikoj



La 13-an de julio antaŭ 6 jaroj la tuta Ĉinio celebris gajnon de la rajto gastigi la Olimpikojn en 2008.

De tiam forpasis 6 jaroj, dum kiuj ĉinoj kun granda ĝojo kaj movforto konstruas la Olimpikan urbon.

La 8-an de aŭgusto de la kuranta jaro estis la tago unu jaron antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008. En la tago la tuta Ĉinio okazigis diversajn celebrajn aktivadojn.

En Pekino pli ol dekmil urbanoj svarmis sur Tian’anmen-placo. Kiam la hormontrilo indikis, ke ĝis la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en la 8-a de aŭgusto 2008 restas 365 tagoj, leviĝis fajraĵoj sur la placo, kaj ekdancis kaj ekkantis la ĉeestantoj.

En tiu vespero Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, faris entuziasman parolon. Li diris, ke la tuta mondo kun grandega atento rigardas Ĉinion kaj Pekinon. Kun nova aspekto Ĉinio malfermis sin al la mondo. Pekino kaj la tuta Ĉinio povos ne nur sukcese okazigi la Olimpikojn por unuaklasaj sportistoj el diversaj landoj, sed ankaŭ liveri al ili maloftan ŝancon por koni Ĉinion. Li diris ankaŭ: "Ni jam adresis invitan mesaĝon al la Olimpika Komitato de diversaj landoj kaj regionoj por la Olimpikoj en 2008, kies nombro estas rekorde granda."

Samtage festaj aktivadoj okazis ankaŭ en Hongkong, Makao, Ŝanhajo, Lhasa, Urumqi, Chengdu, Tianjin, Qingdao kaj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio.