Olimpikoj


 

Ĉu Pekino estas preta por la Olimpikoj en 2008? (I)



Enkonduko

La Pekinaj Olimpikoj inaŭguriĝos je la 20-a en la 8-a de aŭgusto 2008. Unu jaron antaŭ la inaŭguro Pekino nun estas sin pretiganta por sukcese gastigi la Olimpikojn.

Dum la Olimpikoj en 2008 Pekino akceptos dek milojn da sportistoj, raportistoj kaj spektantoj el diversaj landoj, kaj pli ol 300 sportaj konkursoj de la Olimpikoj elmetis altan postulon al Pekino.
Ĉio ĉi tio estas provo por Pekino.

Oni eble demandus, ĉu Pekino estas preta por la Olimpikoj?

Pekina urbestro: glata trafiko estos garantiata dum la Olimpikoj

Ĉirkaŭ la 8-a matene estas pint-tempo de la trafiko en Pekino. Dongzhimen, de kie ekveturas multaj aŭtobusoj kaj kie troviĝas granda haltejo de metroo, estas grava trafika artiko ĉe orienta Pekino.

Nordoriente de la aŭtovoja trefkruciĝo ĉe Dongzhimen aŭdiĝas granda bruo de maŝinoj. Tie estas konstruejo de la metroa linio de Dongzhimen al la ĉefurba flughaveno. Kun la longeco de 28.1 km, ĝi, la unua metroa linio de la flughaveno al la urbocentro, estos lanĉita al la trafiko antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Tiam spektantoj povos veturi per metroo de la flughaveno rekte al la urbocentro, tio multe reduktos la trafikan ŝarĝon de la flughavena ŝoseo.

Laŭdire dum la antaŭaj kelkaj Olimpikoj la gastigantaj urboj renkontis tiajn aŭ aliajn trafikajn malfacilojn. Kiel Pekino solvos la problemon, supozeble tio estus demando de ĉiuj en- kaj eksterlandaj vizitantoj.

Nun Pekino alfrontas seriozan trafikŝtopon. Kun kresko de nombro de privataj aŭtoj, la trafiko iĝis kapdolora por pekinanoj. Por solvi la problemon kaj garantii senĝenan trafikon dum la Olimpikoj en 2008, jam ekde 2002 la pekina registaro decidis konstrui naŭ novajn metroajn liniojn, krom la antaŭaj tri, antaŭ 2008. 80% de la novkonstruitaj sportejoj troviĝas apud la metroaj linioj. Dum la Olimpikoj en 2008, metroo estos plej facila veturilo al la sportejoj.

Krome, por ke homoj veturu per aŭtobuso, la registaro ekpraktikis la principon "prioritato de aŭtobuso" per uzado de trafika karto, kiu estas valida por aŭtobuso, taksio kaj metroo, kaj faciligas la biletaĉetan procezon. Dum la Olimpikoj specialaj vojoj estos malfermitaj por sportistoj.

Wang Qishan, urbestro de Pekino, diris: "Mi certigas, ke la trafiko estos senproblema en la pli ol 20 tagoj dum la Olimpikoj."