La 17-an de januaro, la Pekina Scienca
kaj Teknologia Komitato de Olimpikoj, la Pekina Organiza Komitato
de la Olimpikoj kaj la Ĉina Olimpika Komitato kune aranĝis
en Pekino ekspozicion "Pasinteco kaj Estonteco — Kontraŭ
Stimulaĵo en Olimpikoj en 40 jaroj".
Per abundo da fotoj kaj tekstoj
la ekspozicio retrorigardas la disvolviĝon de oponado kontraŭ
stimulaĵo en Olimpikoj. Malsame al antaŭa faro disvastigi
scion pri opono kontraŭ stimulaĵo nur al profesiuloj, la nuna
ekspozicio estas la unua fojo en la historio de la Olimpikoj
por popularigi rilatan scion al la publiko.
|