Olimpikoj


 

Ĉu Pekino estas preta por la Olimpikoj en 2008? (II)



31 sportejoj estos finkonstruitaj ĉe la fino de la kuranta jaro

La pordegoj Yongding kaj Zhengyang, Malpermesita Urbo, Jingshan-Parko, Turo de Gongoj kaj Tamburoj kaj aliaj konstruaĵoj troviĝas ĉe la akso de Pekino. La antikva Pekino estis aranĝita laŭlonge de la aksa linio. Ĉe la plilongigita linio de la akso aldoniĝas du konstruaĵoj: la Ŝtata Ĉefa Stadiumo kaj la Ŝtata Naĝa Centro.

La stadiumo, konstruita ĉefe el ŝtalo, estas impona kaj reliefigas stilon de la post-moderna arkitekturo. En ĝi okazos la malferma kaj ferma inaŭguroj de la Olimpikoj venontjare. En la konstruaĵo troviĝas 91 mil sidlokoj.

Fu Baoguang, vicdirektoro de la sinteza oficejo de la kompanio pri la ŝtata stadiumo, diris, ke la Ŝtata Ĉefa Stadiumo estas kune investita de la Unuiĝintaj Entreprenoj Zhongxin kaj la pekina registaro. La antaŭa investis 42% kaj la lasta 58%. Laŭ la kontrakto, post la Olimpikoj en 2008 kaj la Handikapulaj Olimpikoj, Zhongxin entreprenos la stadiumon 30 jarojn kaj poste ĝin posedos la ŝtato.

La nova entreprenado de la stadiumo certigos la daŭran uzadon de la stadiumo post la Olimpikoj kaj samtempe konservos naturecon de ĝi kiel bonstatiga konstruaĵo.

Ŝparado estas akcentata en preparado de la Pekinaj Olimpikoj, kaj tio montriĝas ankaŭ en konstruado de la sportejoj. El ĉiuj olimpikaj sportejoj en Pekino 12 estos nove konstruitaj, 11 rekonstruitaj kaj 8 provizore uzataj. Laŭ Jiang Xiaoyu, vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, escepte de la Ŝtata Ĉefa Stadiumo, finkonstruota en marto 2008, la aliaj sportejoj estos finkonstruitaj ĉe la fino de la kuranta jaro.