Olimpikoj


 

Bicikla sporthalo de Laoshan



Sportejo: Bicikla Sporthalo de Laoshan

Areo: 32920 kvadratmetroj

Sidloko: 6000

Funkcio: kureja biciklado

Dato de ekkonstruado: 2004.10.30

 

Veturante sur la Kvina Ring-vojo de Pekino, oni povas vidi de malproksime specialan konstruaĵon, okulfrapan pro ronda tegmento el aluminia alojo.

Piedirante 8 minutojn norden de la metroa haltejo Bajiao, oni atingas la Biciklan Sporthalon de Laoshan, kie okazos kureja biciklado dum la Pekinaj Olimpikoj. Bian Xilai, estro de la Ŝtata Sporta Buroo pri la konstrado de sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj,  diris, ke 80% da konstruado de la sporthalo jam finiĝis.

La tegmento de la bicikla sporthalo konstruiĝis el ŝtala framo kaj meze de ĝi estas volba luko.

Kvankam pluvetis ekstere, tamen la lumo enpentranta tra la volbaluko en la sporthalon sufiĉis por plenumi konstruadon. La volba luko kun diametro de 56 metroj estas malfermebla, kaj la movebla parto atingas 240 kvadratajn metrojn. Se en la sporthalo okazos fajro, la volba luko aǔtomate malfermiĝos por ellasi fumon, kaj en ordinaraj tagoj oni ĝin malfermas por aerumado.

En la sportejo estas instalitaj ĉirkaǔ 300 lumiloj, kaj ĉar la kurejoj estas ovalaj kaj deklivaj, ĉiu kompleto de lumiloj estas faritaj el malsamaj reflektaj materialoj kaj lumas de malsamaj reflekt-anguloj, por ke ĉie sur la kurejoj la lumo estu tute egala. Post la Pekinaj Olimpikoj la sporthalo funkcios kiel trajna bazo por la ŝtata teamo.

La materialo de volba luko havas ne nur bonan lumotralasecon, sed ankaǔ bonan difuziĝecon, pro tio kvankam sunradio estas forta ekstere, la lumo tralasita tra la volba luko ne formas lumpunktojn sur kurejoj, tio garantias sekurecon de biciklistoj, kies kurrapideco sur biciklo foje atingas 85 km hore. La projekto de la luko ne nur ŝparigas elektron al la sportejo, sed ankaǔ garantias la sekurecon de biciklantoj.

La ovalaj kurejoj deklivas je 13 — 47 gradoj, larĝas 7 metrojn kaj la sekura trapasejo — 4 metrojn.

La lignaj kurejoj de la sporthalo estas konstruitaj laǔ la projekto de Schuerman-grupo de Germanio, kiu ekipis diverslandajn sporthalojn per pli ol 100 biciklaj kurejoj. En la lastaj jaroj sur tiuj ovalaj kurejoj biciklistoj foj-foje rompis mondajn rekordojn.

En novembro de 2007 en la sporthalo okazos la Internacia Invitita Bicikla Konkurso “Feliĉa Pekino”, tiam oni spektos ne nur la konkuradon, sed ankaǔ la mondnivelan sporthalon.