La 12-an de septembro la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo malfermis la oficialan
retejon por la Pekinaj Olimpikoj. Retumantoj en kaj ekster
Ĉinio povas legi novaĵojn pri la Pekinaj Olimpikoj sur beijing2008.news.cn.
La 26-an de oktobro 2006 la Internacia Olimpika
Komitato rajtigis la Xinhua-an Novaĵ-Agentejon fari retejon
de la gastiganto de la Pekinaj Olimpikoj kaj starigi ŝtatan
fotografistan teamon. Laŭ tio la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo amplekse
raportos pri la Pekinaj Olimpikoj per vortoj kaj fotoj, kaj
liveros ĉiutage serion da plej bonaj fotoj al la Internacia
Olimpika Komitato kaj al la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj, kaj ankaŭ fotojn kaj skribajn raportojn pri sportistoj
de la gastiganto.
 La
retejo raportas 24 horojn ĉiutage per vortoj, fotoj kaj videoj
en la lingvoj ĉina, angla kaj franca, krome ĝi liveras mallongajn
mesaĝojn en la ĉina kaj angla lingvoj.
|