
Intervjuate de raportistoj, Liu Peng, reprezentanto de la
17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ)
kaj estro de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, diris:
"Oni jam sufiĉe sin preparis por porti la torĉon de Olimpikoj
sur la montpinton Ĉomolangma." Li diris, ke tio estas
solena promeso de Ĉinio farita en 2001 al la tuta mondo, kiam
ĝi invitis la Olimpikojn.
Liu Peng diris, ke ĉinaj sportistoj havas superecon
en montogrimpado. Jam pli ol 40 jaroj pasis post kiam ĉino
unuafoje surgrimpis montpinton Ĉomolangma. Dum tiam multaj
gesportistoj surgrimpis ĝin kaj multaj sportistoj eĉ multfoje
tion faris. Antaŭ nelonge, la Tibeta Teamo de Montogrimpado
de Ĉinio surgrimpis 14 montpintojn kun alteco de pli ol 8000
metroj super la marnivelo, do, ne estas problemo, ke la ĉina
montogrimpa teamo surgrimpos montpinton Ĉomolangma en 2008.
Krome, ni jam solvis teknologiajn problemojn por ke la torĉo
povu elteni malaltan temperaturon, maldensan aeron, malaltan
aerpremon kaj ventegon, kaj ni jam akiris sukcesojn en teknologio
por televida transsendo en malbonegaj kondiĉoj.
|