 Lastatempe
Hein Verbruggen, prezidanto de la Kunaranĝa Komisiono de la
Internacia Olimpika Komitato pri la Pekinaj Olimpikoj, diris,
ke la preparado de la Pekinaj Olimpikoj estas preskaŭ perfekta.
Li diris, ke la stadionoj de la Pekinaj Olimpikoj
estas ege belaj kaj la konstruado ne estas malfruigita. Parolante
pri aera kvalito en Pekino dum la Olimpikoj, Hein Verbruggen
diris, ke oni ĉiam kontrolas la aeran staton en Pekino, ke
la ĉina registaro tutforte klopodas por garantii, ke sportistoj
konkursos en sana medio.
|