La 25-27-an de oktobro la Sepa Monda Konferenco
de Sporto kaj Medio okazis en Pekino. La mediprotektaj organizoj
kaj sportaj organizoj venis en akordon pri daŭrigebla disvolvo
kaj deziras fortigi tion per kunlaboro.
 La
akordo estis aprobita post kiam la Verdpaco Internacia kaj
la Monda Fonduso por Naturo proponis tion. Ĉiuj neregistaraj
organizoj starigis laborrilatojn kun la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj por la celo de "verdaj olimpikoj".
Respondeculo de la Ĉina Verdpaco indikis, ke por
sukcese okazigi la Olimpikojn, la Ĉina Verdpaco elmetis solvojn
por la Olimpikoj. La Verdpaco Internacia kunlaboris kun Kokakolao,
ke Kokakolao instalos 6,000 fridigilojn faritajn el amikaj
materialoj kaj 350 aŭtomatojn, kaj 21.8 mil aŭtojn ĉesos veturi
en Pekino dum la Olimpikoj. Li konigis, ke la sukcesa kunlaboro
de sponsoroj, neregistaraj organizoj kaj la olimpika komitato
lasos valoran riĉaĵon al Pekino post la Olimpikoj.
 Partopreno
de popolanoj en mediprotektado estas fokuso de la neregistaraj
organizoj: Sproni pekinanojn partopreni en la agado de senaŭta
tago; lernigi ilin kiel redukti ruban poluaĵon kaj ŝpari akvon;
disvastigi mediprotektan metodon en lernejoj aŭ fari prelegojn
por lernantoj.
La Verdpaco Internacia kaj la Monda Fonduso de
Naturo kunlaboris kun pasintaj olimpikaj komitatoj kaj ekatentas
la mediprotektan projekton post 2008.
|