La
14-an de novembro la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
publikigis formon de medaloj de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
en 2008.
Troviĝas ringforma jado sur la fronta flanko de
la medaloj. En la mezo de la medaloj estas emblemo de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj en 2008, sur la dorsa flanko -- emblemo
de la Internacia Komitato de la Handikapulaj Olimpikoj kaj
la nomo de la konkurso, kaj ankaŭ la vortoj "Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj 2008" en la angla lingvo kaj la
brajlo.
La desegno de la medaloj de la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj en 2008 interligiĝas kun tiu de la medaloj de la
Pekinaj Olimpikoj. Ĝi kontentigas la postulon pri "Du
Olimpikoj, Same Brilaj" kaj prezentas la temon "Unu
Mondo, Unu Sonĝo".
|