Laŭ informo de la Organiza Komitato
de Pekinaj Olimpikoj, la nombro de homoj sin anoncintaj por
volontuloj por Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj
superis 320 mil.
Koncerna respondeculo de la komitato
konigis, ke dum la Olimpikoj estos bezonataj sume pli ol 400
mil urbaj volontuloj por servo en konkursejoj, trafiko, turismo,
aĉetado kaj aliaj. La varblaboro de volontuloj en Hongkong,
Makao, Taiwan-provinco kaj ekster Ĉinio startos en la venonta
marto kaj tiu de urbaj volontuloj startos en ĉi-jara junio.
|