
"Brave", kriis rigardanto sur la spektopodio.
Sur la stadiono, 3 ĉinaj teamanoj ĝoje aplaŭdis
por golo.
La 14-an de septembro, en la konkursejo de la
Internacia Celgloba Invitata Turniro por Blinduloj en 2007,
pro la intensa konkurso de la ĉina teamo kaj kanada teamo,
la rigardantoj forgesis ke la sportistoj estas malfortaj en
vidpovo kaj tute turnis sian atenton al la intensa ludo.
Post du tagoj, la ĉina teamo akiris la ĉampionecon,
tio estas la unua fojo en la historio.
Kiel la unua kaj unusola ekspertiza programo
de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en "Feliĉa Pekino"
en 2007, finiĝis la 4-taga Internacia Celgloba Invitata Turniro
por Blinduloj en 2007. Sed por la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
en 2008, ĉio estas en komenciĝo.
Volontuloj
estas vivlinio de la Handikapulaj Olimpikoj
 De
la 13-a ĝis la 16-a de septembro okazis en la stadiono de
la Pekina Instituto de Teknologio la Internacia Celgloba Invitata
Turniro por Blinduloj en 2007, kies celo estas ekzameni la
funkciadon de la volontuloj.
"Saluton! Bonvolu meti vian brakhorloĝon
en la pleton."
"Saluton! Bonvolu foti la plankon per via
fotilo."
Antaŭtagmeze de la 14-a de septembro, geedzoj
Zhang Wenchang urĝe iris al la stadionon de la Pekina Instituto
de Teknologio por rigardi tiu ĉi turniron. Ĉar ili timis malfluiĝi,
ili iris rapide, sed volontuloj por sekureco-ekzameno haltigi
ilin kaj ĝentile petis ilin akcepti sekureco-ekzamenon.
 Kvankam
tiu ĉi matĉo nur estas provludo antaŭ la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj en 2008, sed la sekureco-ekzameno estas tiel serioza
kaj oficiala, ke tio estis ne atendita de la geedzoj Zhang.
"Saluton! Havu plezuron de la matĉo!"
La volontuloj ekster la stadiono salutis al ĉiujn
rigardantojn kaj faris mangeston "bonvolu". Post
taga laboro, ilia voĉo estis raŭka kaj doloris al ili la kruroj,
sed ilia rideto estis serena.
Enirinte la stadionon, la geedzoj estis kondukitaj
al la sidlokoj kaj vidis rideton de volontuloj.
Baldaŭ sonis la sonorilo por matĉo. Ĝenerale,
aklamas la rigardantoj vidante golon. Sed ĉar la blindaj sportistoj
bezonis lokalizi la globon per aŭdado, do volontulo metis
tabulon kun la vorto "Silenton" en okulfrapa loko
por atentigi la rigardantojn.
 Antaŭ
tiu ĉi turniro, ĉinoj preskaŭ nenion aŭdis pri celglobo de
blinduloj. Tial, tiu ĉi turniro ne nur ekzamenas la organizantojn
de la turniro, sed ankaŭ volontulojn.
360 volontuloj sin anoncis por servi al tiun
ĉi turniro, ili laboris en 15 fakoj inkluzive de helpado de
sekureco-ekzameno kaj informo-centro k.t.p. 201 el ili estis
universalaj volontuloj, kaj la aliaj — la fakaj. 5 el la volontuloj
havas akademian titolon de magistro kaj estas difinitaj de
la direktoro de la Pekina Instituto de Teknologio kiel "specialaj
volontuloj", kiuj speciale servas al la raportistoj kun
kripluloj "unu por unu" tuttage.
De la 1-a de septembro, 360 volontuloj por tiu
ĉi turniro komencis akcepti serion da trejnadoj inkluzive
de scio de la Handikapulaj Olimpikoj, etiketo de kripluloj,
scio pri celglobo por blinduloj k.t.p. Krome, ili ankaŭ ĉeestis
aliajn aktivadojn, ekzemple spertado de helpado al kripluloj.
 "Mi
sentis streĉitecon kiam mi ĵus komencis kontakton kun kriplaj
sportistoj, sed ili estas tre amikaj. Ilia kuraĝigo trankviligis
nin. Ĉar ĉiuj sportistoj kun malforta vidpovo havas sian specialan
bezonon, tiel ni devas ellerni observi kaj kompreni ilin,
por liveri efikajn taŭgajn helpon kaj servon. Nia esperas,
ke ili povos glate konkursi kaj ĝoje pasigi ĉiun tagon en
Pekino." Tion diris iu volontulo de la Pekina Instituto
de Teknologio.
"La volontuloj estas tre bonkoraj, vi povas
senti ilian entuziasmon kaj helpemon, kaj ili ĉiam lernas
sperton modeste." Tion diris James Leask, komitatano
de la Administra Komitato de la Internaciaj Handikapulaj Olimpikoj
kaj prezidanto de celglobo por blinduloj de la Internacia
Blindula Sporta Asocio. Li opinias, ke la volontuloj de tiu
ĉi turniro estas sinoferemaj trejnataj, kaj bone akceptas
kulturadon, klopode laboras kaj provizas delikatan servon
kun entuziasmo kaj fervoro.
 La
Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj elmetis la sloganon
dum la trejnado de volontuloj por la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj — "Influas vivon per vivo kaj estu gajaj volontuloj
por la Handikapulaj Olimpikoj."
Zhao
Jihua, eksa membro de la plenuma konsilantaro de la Federacio
de Ĉinaj Kripluloj kaj konsilanto por trejnado de la Pekinaj
Olimpikoj, diris: "Volontuloj por la Handikapulaj Olimpikoj
estas kompanoj kaj amikoj de la kriplaj sportistoj. Tial,
la volontuloj devas kompreni kriplulojn kaj proksimiĝi al
ili, sed ne nur servi por ili."
Pro la kunlaboro de ĉiuj volontuloj sur diversaj
postenoj, la difinitaj celoj de tiu ĉi turniro estis perfekte
atingitaj. La konkurso ekzamenis kaj akordigis la laboran
sistemon de volontuloj, riĉigis la sperton de la volontuloj,
altigis la ĝeneralan kvaliton kaj nivelon de tiu ĉi grupo
kaj prezentis elstaran volontulan grupon spertan en helpado
al handikapuloj.
Senbara
stadiono
Funkciado de stadionoj estas unu el la provoj
de la invita turniro.
Gimnastejo de la Pekina Instituto de Teknologio
areas 21.9 mil kvadratajn metrojn kun 5000 sidlokoj. Kiel
unu el la rekonstruitaj stadionoj por la Pekinaj Olimpikoj,
ĝi estas la unua el la olimpikaj stadionoj en altlernejoj
kiu trapasis ekspertizon. Okazos tie la antaŭfinala matĉo
de flugpilko dum la Pekinaj Olimpikoj kaj konkurso de celglobo
por blinduloj dum la Handikapulaj Olimpikoj en 2008.
 La
konkurso de celglobo rigore postulas de ekipaĵoj en la stadiono.
Kiel la unue provata stadiono por la Handikapulaj Olimpikoj,
la gimnastejo de la Pekina Instituto de Teknologio penadis
por fari sin senbara sportejo.
De detaloj homoj povas vidi la penadon de la
lernejo: en la gimnastejo etendiĝas 270-metra vojo por blinduloj,
kiu direktiĝas al ĉiuj lokoj; la rektaj muranguloj estis tegitaj
per mola materialo por eviti vundon; en necesejoj instaliĝas
alarma sonorilo kaj signo en la brajlo; "parolpova"
lifto portas blindulojn al dezirata etaĝo; sur ŝtupoj kaj
peronoj algluiĝas reflektaj bendoj. "Parto de la blinduloj
sentas lumon. Pere de reflektaj bendoj, ili povas senhelpe
iri sur ŝtupoj", diris volontulo.
Yao Yongquan, sportisto de la ĉina blindula celgloba teamo,
diris: "En multaj lokoj troviĝas signoj en brajlo, tial
ni povas libere iri en la gimnastejo. La sportejo estas unu
el la plej bonaj inter tiuj de internaciaj konkursoj. Planko
en aliaj ludejoj estas ligna, sed ĉi tie ni sentas, ke ĝi
estas kaŭĉuka. Mi sentas min kontenta dum konkurso."
 En
la gimnastejo troviĝas 20 sidlokoj por rulseĝoj. Ili estas
plej bonaj sidlokoj por spektado. La barilo de spektosidejo
por handikapuloj estas vertikala. Rigardlinio de homoj en
rulseĝo estas malpli alta al tiu de ordinara homo. Se la balustrado
estos horizonta, ilia vidado estos barita.
Spektanto en rulseĝo diris al mi: "Pere de senbara vojo
ni povas facile eniri en la stadionon per lifto. Krome la
volontuloj liveras rulseĝojn kaj estas entuziasmaj."
Ĉe
speciala bilet-giĉeto oni povas aĉeti bileton por homoj en
rulseĝo, kaj akompananto de la handikapulo povas aĉeti bileton
apud la akompanato.
En sep necesejoj instaliĝas moveblaj brak-apogiloj,
kaj ĉiu kuvo disponas kvar kvadratajn metrojn. Rulseĝoj povas
atingi necesejon, tualetejon, dopaĵ-ekzamenan ĉambron ktp.
La pordoj estas pli larĝaj.
 Ankaŭ
akustiko estas speciale traktita. La plafono el unika materialo
povas malaltigi 35 decibelojn kaj superregi miksan sonon en
la gimnastejo. La spektosidejo estas pli alta ol la ludejo,
tial sportistoj ne ĝeniĝas de bruo de la spektantoj.
Kutime handikapuloj ne ŝatas esti portataj, sed
preferas trakti aferojn per sia propra povo. Pro tio en la
halo de gazetara konferenco de la gimnastejo, dekstre de la
podio, troviĝas senbara dekliva pasejo, ke sportistoj kaj
trejnistoj en rulseĝo povos senhelpe "iri" sur la
podion.
Antaŭe sidloka rezervo por ĵurnalistoj estas
sur la dua etaĝo. Nun por faciligi agadon de handikapulo-ĵurnalistoj,
oni instalis apud la ludejo areon por handikapulo-ĵurnalistoj.
 Senbareco
de ekipaĵoj estas grava normo por ekzameni olimpikajn stadionojn,
kaj senbareco de komunikado estas grava indiko por handikapulaj
olimpikoj. Celgloba Invita Turniro en 2007 pretigis brajlajn
tajp-maŝinojn kaj son-aparatojn, kaj brajlajn dokumentojn.
James Leask alte taksis la funkciadon, servon
kaj ekipaĵojn de la turniro, ke nur malmultaj punktoj bezonas
plibonigon kaj ĉio jam estas en la nivelo de Olimpikoj. Via
propaganda slogano estas 'Ni estas preta' kaj estas samtitola
kanto kaj mi povas certigi al vi, ke la gimnastejo ja estas
preta. Se estos necese, ni jam povos okazigi handikapulan
matĉon tuj morgaŭ."
 Respekto,
kompreno kaj amo al handikapuloj estas marko de progreso de
civilizacio de ŝtato kaj socio. Kvankam la ĉina registaro
kontinue atentas la aferojn de handikapuloj, tamen Ĉinio estas
disvolviĝanta lando, kaj ilia stato bezonas multan plibonigon.
La senbaraj ekipaĵoj povas faciligi la sportadon
kaj vivon de la handikapuloj, dum la publiko bezonas senbarecon
en la spirito.
|