Vespere de la 31-a de decembro, 2007, okazis en
Pekino aktivado "Bonvenigi Olimpikojn, beni Pekinon"
organizita de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.
Ĝin ĉeestis ĉ. 4000 homoj el diversaj rondoj de Pekino, malgraŭ
ke la temperaturo falis 5 gradojn sub la nulo de Celsio.
Je la nula horo de la 1-a de januaro,
2008, granda brile iluminata instalaĵo kun la slogano "Ni
estas pretaj" estis kune lanĉita de Duan Shijie, vicestro
de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, Jiang Xiaoyu, plenuma
vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
kaj Tang Xiaoquan, prezidanto de la Ĉina Federacio de Handikapuloj
kaj plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj
Olimpikoj.
Dum la aktivado oni vidigis pere de giganta ekrano
aktivadojn de bonvenigo de la Olimpikoj de Hongkong, Qingdao,
Ŝanhajo, Qinhuangdao, Shenyang kaj Tianjin, kunorganizantaj
urboj de la Pekinaj Olimpikoj.
|