La 12-an de februaro 2007, la Organiza
Komitato de la Pekinaj Olimpikoj ekfunkciigis la petician
kaj ekzamenan sistemon surretan de olimpikaj markoj. La kompanio
Chinanetcom ellaboris kaj donacis la sistemon al la komitato.
Ĉiaj reklamoj, propagandoj kaj komercaj
materialoj de sponsoraj entreprenoj devas surhavi olimpikajn
markojn kaj bezonas rigoran ekzamenon kaj aprobon de la komitato.
Dank' al la sistemo la koncernaj sponsoroj povas uzi interreton
por peticii permeson de uzo de olimpikaj markoj kaj akiri
aprobon de la komitato plej baldaŭ.
|