Posttagmeze de la 4-a de marto laŭ
loka tempo, la aktivado "Fuwa tutmonde donacu feliĉon"
iniciatita de informa kaj propaganda fako de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj okazis sur la sportejo de konkurso
de la Angla Futbala Ligo.
 Dum
la aktivado Pekino kaj Londono, la du olimpikaj urboj, interŝanĝis
sperton pri gastigado de Olimpikoj. Krome la grupo sendis
bondeziron al la 7 milionoj da londonanoj kaj la Londonaj
Olimpikoj de 2012.
Brita Brodkasta Korporacio (BBC)
kaj ĝia retejo, Franca novaĵ-agentejo (AFP), Usona Asociita
Gazetaro (AP), Vespera Ĵurnalo de Londono, Ĉielaj Sportoj
(Sky Sports) raportis pri la aktivado.
|