La 8-an de januaro Liu Jian, direktoro de volontula
departemento de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj,
malkaŝis en Pekino, ke pli ol 800 mil homoj sin anoncis por
volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj.
Tamen ankoraŭ mankas volontuloj scipovantaj nevaste uzatajn
lingvojn.
Liu Jian diris, ke la volontula programo de la
Pekinaj Olimpikoj gajnis grandan subtenon. La nombro de anoncintoj
por volontuloj rekordis en la historio de Olimpikoj. Pekino
liveros perfektan servadon en diversaj lingvoj. Nun jam pretiĝis
volontula servo en 55 lingvoj, tamen ne estas sufiĉaj la volontuloj
de nevaste uzataj lingvoj. Tiu problemo aperis ankaŭ en aliaj
kunorganizantaj urboj de Ĉinio.
|