La 10-an de marto Wu Dawei, ĉina vicministro
de eksteraj aferoj kaj membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco, diris, ke pli ol 100 ŝtatestroj kaj registaraj
ĉefoj ĉeestos la Pekinajn Olimpikojn en 2008.
Intervjuate de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj
dum la sesio, Wu Dawei diris, ke tiu ĉi nombro kreskas kun
tago.
Kun proksimiĝo de inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj,
multaj gravaj politikistoj de la landoj de la mondo eksplicite
esprimis la subtenon al la Pekinaj Olimpikoj.
Antaŭnelonge, usona ŝtata sekretariino Condoleezza
Rice vizitis Ĉinion kaj diris, ke Usono kontraŭis al politikigo
de Olimpikoj, kaj usona prezidento George W. Bush kaj liaj
familianoj atendas ĉeesti la inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj.
Lastatempe David Miliband, brita ministro de
eksteraj aferoj, diris, ke Britio amplekse partoprenos en
la Pekinaj Olimpikoj, kaj brita ĉefministro Gordon Brown ĉeestos
tiujn ĉi Olimpikojn.
Krome, ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj membroj
de reĝaj familioj de multaj landoj esprimis per diversaj manieroj,
ke ili venos al Ĉinio por sperti Olimpikojn.
|