La 17-an de marto la Greka Olimpika Komitato publikigis la
stafetan mapon de la fajro de la Pekinaj Olimpikoj en Grekio,
post kiam ĝi anoncis la proceson por akiri la fajron de la
Pekinaj Olimpikoj en la 13-a de marto. La torĉo estos bruligita
en la ruino de la antikva Olimpio la 24-an de marto (loka
tempo) kaj transportita ses tagojn en Grekio. La stafetkurado
trapasos 16 regionojn, 43 urbojn kaj urbetojn, 4 plansetlejojn
kaj 5 arkeologiajn ruinojn, kaj okazos 29 celebroj laŭlonge
de la irota linio.
Je la 15-a horo de la 30-a de marto la fajro
atingos la stadionon de la Unuaj Modernaj Olimpikoj okazintaj
en 1896 en la centro de Ateno. Tie la Greka Olimpika Komitato
okazigos ceremonion kaj transdonos la fajron al la Pekina
Olimpika Komitato.
|