La 17-an de marto Jacques Rogge, prezidanto de
la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke neniu lando bojkotas
la Pekinajn Olimpikojn pro la tibeta problemo. Li informis,
ke la komitato ĉiutage kontaktiĝas kun la Pekina Olimpika
Komitato por trakti aferojn sportajn, sed ne politikajn.
Li diris, ke li estis kuraĝigita de tio, ke la
registaroj de ĉefaj landoj unuanime oponas bojkoton al la
Pekinaj Olimpikoj. Sportaj ministroj kaj olimpikaj komitatoj
de eŭropaj landoj esprimis oponon kontraŭ bojkoto al la Pekinaj
Olimpikoj.
La Usona Olimpika Komitato reasertis, ke Usono
ne bojkotas la Pekinajn Olimpikojn pro la tibeta problemo.
Ĝia proparolanto Darryl Seibel diris: "Se oni kolektos
la plej malbonajn proponojn en ordon, bojkoto al la Pekinaj
Olimpikoj estos metita en la unuan lokon."
Rogge diris ankaŭ, ke la Montrealaj Olimpikoj
en 1976, Moskvaj Olimpikoj en 1980 kaj Los-Anĝelesaj Olimpikoj
en 1984 estis bojkotitaj de iuj landoj, sed nur sportistoj
estis punitaj.
|