La 20-an de marto la Pekina Olimpika Organiza
Komitato publikigis "Ĝeneralan regulon de sekureca kontrolado
en la Olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj". Laŭ la regulo
dum la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj, ĉiuj
stadionoj kaj sporthaloj devas trapasi kontraŭeksplodan kontroladon
antaŭ sia malfermo kaj esti gardataj de deĵorantoj, kaj homoj
kaj aŭtoj devas havi karton kaj akcepti sekurecan kontroladon
por eniri en ilin.
Dum la Olimpikoj estos malpermesite kunporti
en la sportejojn trinkaĵojn en molaj aŭ malmolaj skatoloj,
rubandojn kun sloganoj, grandajn valizojn, supergrandajn flagojn
aŭ superlongajn flagostangojn k.a.
|