La Greka Olimpika Komitato anoncis en la 23-a
de marto, ke la ceremonio por bruligi la flamon de la Pekinaj
Olimpikoj okazos en la ruino de la antikva Olimpio antaŭtempe
je la 11-a horo de la 24-a de marto (laŭ la loka tempo), ĉar
loka meteostacio prognozis, ke eble pluvos tagmeze en tiu
ĉi tago.
La
23-an de marto grekaj sacerdotinoj provludis por la lasta
fojo kolekti fajron en la ruino de la antikva Olimpio. La
de ili nove kolektita fajro anstataŭis fajron kolektitan en
la unua provludado, kaj estas rezervita en la Olimpika Kolegio
kiel vicfajro de tiu, kiu estos oficiale kolektita en la 24-a.
|